Leporo estas ne nur besto
ĉar pentras ĝi por paskofesto
la ovojn kiujn rabas ĝi
de kokinaro lerte. Fi!
Sed estas por pli grava far‘:
disdoni ovojn al homar‘.
Por havi ne tro da laboro
renkontis foje la leporo
de sia gento pliajn tri
ke la sukceso estu pli.
Nun diligente ĉiuj kvar
ornamas ovojn sen erar‘.
Hazarde nun lepororelo
per tuŝo al la farbbotelo
bluiĝas kiel la ĉiel‘,
eĉ ŝprucojn sur la blanka fel‘!
Por ĉiu estas granda ŝok‘,
nun tamen sekvas la primok‘.
Ĉar forte ĝin la tri ĉagrenas
penikon nun la blua prenas,
eltiras ĝin el farboglas‘
ruĝiĝas poste ĉiu naz‘
kaj nun leporo al lepor‘
komencas ŝpruci per kolor‘.
Finfine kantas ĉiuj kvar
kaj dance sekvas par‘ post par‘
post tiu granda paskofest‘
nenie stokas farborest‘
entute estis granda ĝu‘
la ovoj ĉiuj blankas plu.
teksto: Christoph Frank helpe de Alina Brücker kreita dum la renkontiĝo PSI en St. Andreasberg dum Pasko 2010
La Leporfesto
Leporo estas ne nur besto
ĉar pentras ĝi por paskofesto
la ovojn kiujn rabas ĝi
de kokinaro lerte. Fi!
Sed estas por pli grava far‘:
disdoni ovojn al homar‘.
Por havi ne tro da laboro
renkontis foje la leporo
de sia gento pliajn tri
ke la sukceso estu pli.
Nun diligente ĉiuj kvar
ornamas ovojn sen erar‘.
Hazarde nun lepororelo
per tuŝo al la farbbotelo
bluiĝas kiel la ĉiel‘,
eĉ ŝprucojn sur la blanka fel‘!
Por ĉiu estas granda ŝok‘,
nun tamen sekvas la primok‘.
Ĉar forte ĝin la tri ĉagrenas
penikon nun la blua prenas,
eltiras ĝin el farboglas‘
ruĝiĝas poste ĉiu naz‘
kaj nun leporo al lepor‘
komencas ŝpruci per kolor‘.
Finfine kantas ĉiuj kvar
kaj dance sekvas par‘ post par‘
post tiu granda paskofest‘
nenie stokas farborest‘
entute estis granda ĝu‘
la ovoj ĉiuj blankas plu.
teksto: Christoph Frank helpe de Alina Brücker kreita dum la renkontiĝo PSI en St. Andreasberg dum Pasko 2010